Susumu Tonegawa
Aspekto
Susumu Tonegawa (japane 利根川 進 ; naskiĝis la 6-an de septembro 1939 en Nagojo) estas japana sciencisto. Li elmontris la procezojn, per kiuj genoj produktas diversajn antikorpojn ; pro tio li gajnis la Nobel-premion pri medicino en 1987.[1] Poste li laboris pri memoro kaj li sukcesis krei malverajn memoraĵojn en cerbo de muso.
La asteroido 6927 Tonegawa estis nomita en lia honoro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- japane Tonegawa Arkivigite je 2013-09-15 per la retarkivo Wayback Machine
|