Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato
Etoso
Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato | ||
---|---|---|
Enirejkonstruaĵo de la lernejo kaj CERIT (2015)
| ||
fakultato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1994 | |
Situo | ||
Geografia situo | 49° 12′ 36″ N, 16° 35′ 56″ O (mapo)49.2116.5989Koordinatoj: 49° 12′ 36″ N, 16° 35′ 56″ O (mapo) | |
lando | Ĉeĥio | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato estis fondita en la jaro 1994 kiel la sepa fakultato de la Masaryk-Universitato en Brno kaj la unua informadika fakultato en Ĉeĥio. Ĝi ekestis kiel daŭrigo de la origina fako "Matematika informadiko" ĉe la Fakultato de natursciencoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence ĝia akademianaro nombris ĉirkaŭ du dekojn da instruistoj kaj 400 studentojn. La evoluo tamen estis rapida kaj nuntempe ĝin regule frekventadas ĉirkaŭ 1.700 studentoj.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]Katedroj
[redakti | redakti fonton]- Katedro de teorio de programado
- Katedro de komputilaj sistemoj kaj komunikado
- Katedro de informaciaj teĥnologioj
- Katedro de komputila grafiko kaj dizajno
Esplorcentroj
[redakti | redakti fonton]- Centro de analizo de biomedicina bildo
- Centro de komputila prilaboro de natura lingvo
- Instituto de teoria informadiko
- Alte paralelaj kaj distribuitaj komputilaj sistemoj
Aliaj
[redakti | redakti fonton]Ene de la fakultata konstruaĵo troviĝas ankaŭ la sidejo de la tutuniversitata Komputilsistema instituto.
Aprezoj
[redakti | redakti fonton]La fakultato estis plurfoje aprezita kaj kelkajn aprezojn ricevis ankaŭ ĝiaj dungitoj kaj studentoj:
- Computer Pioneer Award 1996 IEEE Computer Society
- 1996 prof. RNDr. Jozef Gruska, DrSc.
- 1996 doc. RNDr. Jiří Hořejš, CSc.
- Premio de la rektoro de la Masaryk-Universitato pro signifa krea ago
- Medalo de la ministro de edukado, junularo kaj korpekzercado de la Ĉeĥa respubliko de 1-a grado
- 1999 prof. RNDr. Jozef Gruska, DrSc.
- Premio de de la ministro de edukado, junularo kaj korpekzercado Talent 97
- Mgr. Antonín Kučera, Dr.
- Ora medalo de la Masaryk-Universitato
- 1997 prof. RNDr. Jozef Gruska, DrSc.
- 2002 prof. RNDr. Miroslav Novotný, DrSc.