Diskuto:Bruanto
Aspekto
Pli ĝusta nomo estas «bruanto»
[redakti fonton]PIV2005 pli trafe rekomendas la terminon bruanto por ĉi tiu nocio. Ĝi havas evidentajn avantaĝojn:
- Ĝi estas radikŝpara kaj klara (notu ke en Esperanto ne ekzistas verbo
obstrui). - Ĝi estas pli trafa ol la supozata «obstrukcanto»: la karakteriza eco, kontrasta kun la sonoranto estas bruo, la turbulento; dum obstrukco aperas ankaŭ ĉe la sonorantoj fluaj, kia /l/; kaj nazaj, kia /m/. La angla termino, kiun paŭsas «obstruanto», estas koncepte fuŝa, malpli taŭga, ol «bruanto».
- «Bruanto» estas sufiĉe internacia, kp la francan «consonne bruyante», la germanan «Geräuschkonsonant», la rusan «шумный согласный».
Same estas en ReVo: bruanto.
Mi rekomendas alinomi al «bruanto». Sergio (diskuto) 06:19, 15 Jan. 2015 (UTC)