Saltu al enhavo

Bulgario en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la Bulgara Olimpika Komitato
emblemo de la Bulgara Olimpika Komitato
Bulgario en la Olimpikoj

Flago de Bulgario
IOK-kodo  BUL
NOK Bulgara Olimpika Komitato
Retejowww.bgolympic.org (bulgare)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
46 sportistoj en 15 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Ljubomir Epitropov kaj Stanimira Petrova (inaŭguro)
Medaloj
Rango: #26
oro
3
arĝento
1
bronzo
3
sumo
7
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

La sportista teamo de Bulgario konkurencas en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temas pri la entute 22-a partopreno en Someraj Olimpikoj.

Konkuras sume 46 bulgaraj atletoj en 15 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la naĝisto Ljubomir Epitropov (bulgare Любомир Епитропов) kaj la boksistino Stanimira Petrova (bulgare Станимира Петрова). En la solena fermo la flagoportantoj estis la ritma gimnastino Borjana Kalejn (bulgare Боряна Калейн), kiu en Parizo kontribuis arĝentan medalon, kaj la ukraina-bulgara luktisto Semen Novikov (bulgare Семен Новіков), kiu kontribuis oran medalon.

La teamo sume atingis 7 medalojn, 3 orajn, arĝentan kaj 3 bronzajn, kaj sekve ricevis la 26-an rangon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]