Page:Lawrence E A-first reader,1907.pdf/37

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread, but needs to be validated.

neniu scias! Ne, ili estas senrajtuloj! Krom ili, kiuj estus mastroj de tiu ĉi lando ? Tre certege, la tigroj !!”

“Kelkminute Bagh pripensadis pri tia feliĉa estado. Tiam li daŭris: “Sed la malbonuloj trairas la kampon sur elefantoj, kaj dissemas morton per tondro kaj fulmo. Kion! Ĉu ili estos permesataj, senrefrape, malsanktigi niajn proprajn loĝejojn? Ha! Mi havas ideon! Mi eĉ vizitos la hejmon de blankulo, kaj venĝos iliajn insultojn. Feliĉe la tuta lando ankoraŭ estas nia proprejo ĉiun nokton kiam ni povas iradi, maltime, kien ajn ni deziras.”

Tiel okazis ke, la proksiman noktomezon mi miregis trovi min tute veka—tre neordinara okazo por mi.

Subite mi sciiĝis pri laŭta nazspirado ekster la maldikaj muroj. La bruo movadis de pordo al fenestro, de fenestro al pordo, tute ĉirkaŭ la domo. Kelkafoje profunda bleko sonoris—nur bleko de la gorĝo, mi supozas. Nu, estas unu afero moki sian amikon ĉar li forkuris de tigro dum la taglumo. Sed, kredu min, estas tute alia afero esti vekata noktomeze de malsata besto, precipe kiam oni memoras ke, se ĝi scius, ke puŝado de sia frunto aŭ unu bato de sia piedo kontraŭ la fenestro donus al si la deziritan manĝaĵon ! Sed la tigro ne atakis la malfortan konstruaĵon kaj mi hodiaŭ povas skribi tiujn ĉi vortojn. Tamen ŝajnis al mi multaj horoj antaŭ ol li foriris.

Post kelkaj tagoj la blankaj viroj venis kun pafiloj kaj elefantoj kaj multe da Hindaj servantoj. Kia glora vidaĵo estis vidi ok grandegajn elefantojn majeste promenantajn tra la longa herbo.

Sed Bagh sukcese kaŝadis sin kaj ne plu estis vidita. Li jam estis forlasinta la ĉirkaŭaĵon, neniam (espereble) por reveni.


A. T. SIMPER.

El la “ Esperantist.”