Page:Lawrence E A-first reader,1907.pdf/34

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread, but needs to be validated.

peris ; la literoj estis tro grandaj kaj la skribaĵo estis tro malrekta. Nun mi faros tion pli bone, mi ja ekkuraĝiĝis. Lasu min rapide kuri al la vilaĝo por aĉeti paperon kaj inkon, kaj por ke oni ree tranĉu mian anserplumon ĉar ĝi fariĝis multe tro fleksebla.”

“Nun, tuj foriru, infano mia,” respondis la patrino, “jen estas la kvinfranka monero de la bovido: vi ŝanĝigu ĝin ĉe la instruisto, ĉar mi devos kredeble sendi al mia kompatinda Johano almenaŭ du frankojn.

“— Paŭĉjo, for! el la domo! kaj ne kuraĝu reveni antaŭ la vespero !”

Katarino, kun kontenta rideto sur la vizaĝo, elpaŝis rapide el la pordo, sin direktante al la vilaĝo. La triumfo kiun ŝi akiris, la konvinko ke de nun ŝi povos skribi al Johano kaj precipe ia fiereco pro sia scienco, plenigis ŝian koron je dolĉa ĝojo.


El “ Paĝoj el la Flandra Literaturo.”


PROVERBOJ DE M. F. ZAMENHOF.

Plej granda potenco kuŝas en la komenco.

Kiu semas venton, rikoltos fulmentondron.

Ne ĉio brilanta estas diamanto.

Kiu bojas, ne mordas.

Kastelo en aero—malsato sur tero.

Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras.