Saltu al enhavo

Flawil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Flawil (stacidomo).
Flawil
Blazono de Flawil
Blazono de Flawil
Blazono de Flawil
Flawil, stacidoma strato (Bahnhofstrasse)
Flawil, stacidoma strato (Bahnhofstrasse)
Flawil, stacidoma strato (Bahnhofstrasse)
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Wil
Koordinatoj  47° 24′ 58″ N 9° 11′ 24″ O / 47.41611 °N, 9.19000 °O / 47.41611; 9.19000 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 58″ N 9° 11′ 24″ O / 47.41611 °N, 9.19000 °O / 47.41611; 9.19000 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 10045
Areo 11,48 km²
Alteco 610 m super marnivelo
Poŝtkodo 9230
Komunumkodo 3402
Mapo de Flawil
Mapo de Flawil
Mapo de Flawil
vdr

Pri la komunumo

[redakti | redakti fonton]

Flawil estas komunumo kaj urbo en la elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 9230 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 9876 ĝis la 31-a de decembro 2009, kiu nombro kreskis al 10045 surbaze de la ciferoj de la 31-a de decembro 2011.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Flawil situas inter Wil SG kaj Sankt-Galo ĉe la sudokcidenta bordo de la rivero Glatt, alfluanto de Turo. La komunumo konsistas el la municipo Flawil kaj la setlejoj Burgau, Egg, Alterswil, Langenentschwil, Grobenentschwil kaj Raaschberg. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,48 km², de kiuj 21,1% estas kovritaj de arbaro, 50,7% servas por agrikulturo kaj 25,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Flawil limas en nordoriento al Oberbüren, en oriento al Gosaŭo, en sudoriento al Herisau, en sudokcidento al Degersheim, kaj en nordokcidcento al Oberuzwil.

Flawil troviĝas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj inter Sankt-Galo kaj Zuriko, kaj haltas diversaj rapidtrajnoj. La komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 2 kilometrojn nordokcidente de la komunuma centro.

La unua dokumenta mencio de Flawil sub la nomo Flawilare datiĝas el la jaro 858 post Kristo. En la daŭro de la jarcentoj la Monaĥejo Sankt-Galo kaj la Grafoj de Togenburgo kverelis kaj interŝanĝis siajn rolojn kiel posedantoj, ĝis finfine post la fino de la Helveta Respubliko, la komunumo definitive fariĝis parto de la tiam fondita Kantono Sankt-Galo.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]