Saltu al enhavo

Hejmaresto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.

Hejmarestoendoma arestohejma restrikto, limigo estas unu el la subaj grado de punado kaj signifas la malpermeson de forlaso de la domo, hejmo. Ĝi estas kontrolebla per ĉedoma gardado de policistoj aŭ telekontrolado de nedemetebla elektronika sensilo (elektronika pieda kateno). La hejmaresto ne aperas ĝenerale en juro de la unuopaj landoj, ĝi estas uzata ekz. en Usono, Hungario. Tie la hejmaresto estas ofta provizora pundecido je sociaj eminentuloj, riĉuloj (pro malpli grandaj deliktoj, pekoj).

Malofte trafas hejmaresto gvidantajn opoziciulojn en la diktaturoj, en malpli demokratiaj landoj. Tiel nun vivas en hejmaresto la mianmara reĝim-kritikistino Aung San Suu Kyi.

Vidu ankaŭ