|
| „ Anekdotoj, rakontoj, fragmentoj, frazlibro kaj leteroj, kunigas distron kaj instruon. La mirinda stilo de l' verkinto ne bezonas plu rekomendon. ” | — 1923, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 45 |
|
|
| „ Tiu ĉi libro estas ne nur utila sed eĉ necesa al la novaj esperantistoj, kiuj trovas en ĝi agrablajn kaj gradigitajn legaĵojn. Ĝi enhavas plie tre praktikan frazlibron kaj modelojn de literoj (sic).
Persona sperto permesas al mi altŝati ĝin kaj igas min ĝin varme rekomendi, tiel pro la bona elekto de la teksto kiel pro la pureco de la lingvo kaj de la stilo. ” | — Belga Esperantisto n004 (feb 1909) |
|
|
| „ Jam de multaj jaroj bone konata kolekto da elektitaj legaĵoj, frazeroj kaj leteroj. La unua parto enhavas anedoktojn, rakontojn kaj diversaĵoj; la dua parto 2 novelojn kaj fragmentoj; la tria leterojn, frazllibron kaj la kvara parto: serion da privataj kaj komercaj leteroj. Ni ĉiam kun plezuro relegas la verkojn de niaj unuaj esperantaj stilistoj, inter kiuj estas la aŭtoro de ĉi tiu libro , kiu, kvankam ĝi ne estas la plej nova, daŭron konservis sian taŭgecon por niaj samidanoj, kiuj jsŭ studis la gramatikon de Esperanto ” | — Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923) |
|