Konstrua industrio

sektoro de la ekonomio kiu provizas planadon, starigon kaj modifojn de konstruaĵoj

La konstrua industriokonstrua ekonomio estas sektoro de la ekonomio kiu provizas planadon, starigon kaj modifojn de konstruaĵoj. La ĉefaj agantoj de la konstrua industrio estas la konstruaj entreprenoj de la diversaj komercoj. La konstrumateriala industrio, konstru-adminstracioj kaj institutoj de konstrua esploro ne estas parto de la konstruindustrio, same ne firmaoj de konstruigantoj, kiuj nur jure kaj ekonomie respondecas pri la realigo de konstruaj projektoj, do baze financas la konstruadon kaj poste profitas de vendo aŭ luo. La konstrua industrio ludas gravan rolon en la ĝenerala ekonomio.

konstruejo

La evoluoj en la interna merkato de la Eŭropa Unio ĉirkaŭ la jarmilŝanĝo havis pli grandan efikon al la konstrua industrio ol al aliaj sektoroj.[1] En la unuaj jardekoj de la 21-a jarcento, multaj rifuĝintoj al la Eŭropa Unio eklaboris aŭ trejniĝis en la konstrua industrio.[2] Precipe longtempe, ekzistas aparte forta potencialo en la industrio por integriĝo de enmigrintoj.[3]

  • La artikola ĝermo ekestis je la 25-a de aŭgusto 2024 laŭ la enkonduko de la koncerna germanlingva vikipedia teksto, kiu tamen en postaj ĉapitroj ne prezentas tutmondan perspektivon kaj tial plue ne estas bona modelo. Tamen tiu ĉi artikola ĝermo celas nur eviti ruĝan ligilon en la teksto konstruado kaj bone tolereblas en la nuna modesta formo. Malgraŭ tio, aldonoj de eble ankoraŭ troveblaj alilingvaj vikipediaj tekstoj kaj fakaj ampleksigoj de la teksto kun referencoj kompreneble estas ĉiam bonvenaj.

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. Georg Worthmann, Klaus Zühlke-Robinet: eseo Neue Arbeitsmigration im Baugewerbe und ihre Regulierung — Das Arbeitnehmer-Entsendegesetz als Instrument zur Re-Regulierung des Bauarbeitsmarktes ("Nova labormigrado en Konstruindustrio kaj ĝia reguligo - La Leĝo pri Postdonado de Laboristoj kiel instrumento por la reregulado de la konstrulabora labormerkato"), en Migration im Wettbewerbsstaat ("migrado en la konkura ŝtato"), redakto de U. Hunger, B. Santel, eldonejo VS Verlag für Sozialwissenschaften, Leske + Budrich, 2003, paĝoj 91–118 COI:10.1007/978-3-322-93242-6_6 (germane)
  2. artikolo Baubranche integriert überproportional viele Flüchtlinge ("Konstruindustrio integras neproporcie altan nombron da rifuĝintoj") en la retejo baunetzwerk.biz la 28-an de junio 2019 (germane)
  3. artikolo Beschäftigung von Flüchtlingen in der Bauwirtschaft ("Dungigo de Rifuĝintoj en la konstruindustrio") en la retejo bauindustrie.de la 2-an de septembro 2019, arkivigita en januaro 2022 (germane)

Eksteraj ligiloj

redakti